Reguloj de la ludo

From Cantr II Wiki
Revision as of 13:17, 30 March 2008 by Simono (talk | contribs)

Jump to: navigation, search

La regulojn de Kantr respektigas la Fako de Ludantoj[en] kaj difinas la Ludadministra Konsilantaro[en]. Notu ke la teksto malsupren ne estas oficiala versio de la reguloj, ĉar tiun paĝon ĉiu ajn povas redakti.

Game Rules (English version)
Zasady Gry (Polska Wersja)

Ĉefregulo

La ĉefregulo estas la plej grava regulo, kiu regas interagadon inter roluloj en Kantr-2.

Kvankam ĉiu ludanto estas permesata havi multajn rolulojn, tiuj roluloj DEVAS agi kiel apartaj kaj unuopaj roluloj. Tio havas kelkajn konsekvencojn por la ludo:

  • Viaj roluloj ne estas aŭtomate familio, klano, tribo, armeo, firmao, ktp - ili ne nepre estas eĉ amikoj. Ili devus havi siajn proprajn interesojn kaj celojn. Ili ne devus koni unu la alian, krom se okazas ke ili renkontas sin. Se du el viaj roluloj interagus, ili devus tiel fari kiel ĉiu zorgas siajn proprajn interesojn kaj celojn, esence, tiele kiel la alian rolulon ludus fremdulo. Priskribante viajn rolulojn kiel familion, kunigante ĉiuj viajn rolulojn en armeon, aŭ kreante rolulon nur por produkti bonojn aŭ provizi servojn pro la bono de alia el viaj roluloj, ĉiuj tiuj agadoj rompos tiun aspekton de la Ĉefregulo.
  • Viaj roluloj ne aŭtomate scias, kion viaj aliaj roluloj estas vidinta aŭ farinta. Se vi havas rolulon en urbo, tiu rolulon ne devus scii ke okazis revolucion por faligi la imperiestrinon de alia urbo kaj estigi demokracion, ĝis iun vojaĝas de tiu urbo al la unua, por disvastigi la novaĵojn, eĉ se vi havas alian rolulon en la urbo de la imperiestrino. Priparoli okazintaĵojn kiuj okazis en alia loko, antaŭ ol la novaĵo jam disvastigis per enludaj metodoj estas rompo de la Ĉefregulo.

Verko daŭrota