Kantra temposistemo
From Cantr II Wiki
Tempo en Kantr iras laŭ iomete malsama sistemo, ol tiu de la reala mondo: unu kantra jaro enhavas 20 kantrajn tagojn; unu kantra tago enhavas 8 kantrajn horojn; kaj unu kantra horo enhavas 36 kantrajn minutojn. La nunan kantran tempon oni povas vidi supre de ĉiu enluda kantra paĝon. La sola korespondu kun la reala mondo estas, ke unu kantra tago egalas al unu realmonda tago.
Kantra tempotabelo
Kantra tempunuo | Kantra subunuo | Tera tempo |
---|---|---|
Unu jaro | 20 kantraj tagoj | 20 tagoj |
Unu tago | 8 kantraj horoj | Unu tago |
Unu horo | 36 kantraj minutoj | 3 horoj |
Unu minuto | 60 kantraj sekundoj | 5 minutoj |
Unu sekundo | - | 5 sekundoj |
Kantraj datoj
Kantra dato estas numero, kiu memalkrementas ĉiutage. Tempoj kaj datoj montriĝas laŭ formato, ekzemple, "2225-2", aŭ enlude kiel "Tago 2225 Tempo: 2:21:25". Tio indikas ke estas la dua horo de la 2225a tago, aŭ pli precize, 21 minutoj kaj 25 sekundoj post la dua horo de la 2225a tago.