Simpligitaj reguloj

From Cantr II Wiki
Jump to: navigation, search

(Rules of Thumb) [en]
(Ĉefpaĝo)

Legu la leĝojn!

La plej bona regulo esta, kie ajn vi naskiĝos, nepre legu la leĝojn! Se ili ne estas haveblaj (ili normale estas skribitaj en notoj sur la grundo), ne timu peti al la ĉirkaŭuloj.

Vi povas legi la leĝojn alklakante la butonon "Objektoj", kiu listigas ĉiujn objektojn kiuj kuŝas surgrunde[en] en tiu loko, inkluzive de notoj, kaj tiam alklaku la okulobutonon por legi specifan noton kiun vi vidas. La plejparto de lokoj enhavantaj almenaŭ kelkajn loĝantojn havos noton pri ĝeneralaj reguloj aŭ leĝoj, sed ne ĉiu loko havas leĝojn.

En plejaj (sed ne ĉiuj) lokoj, ne estas bona ideo, frapi ĉe la pordo de konstruaĵoj, eniri konstruaĵojn, prenu objektojnsurgrundajn, aŭ frapi homojn.

Ne estas oficiala ludoregulo, devigante vin sekvi la leĝojn de via socio aŭ urbo, sed memoru, se vi elektas ke via rolulu estu iu kiu rompas la leĝon, certigu vin ke vi povas eskapi detekton, krom se vi volas suferi la konsekvencojn.

Estu originala!

Alia bona ideo estas igi viajn rolulojn tiom originalaj kiom eble. Uzante realajn nomojn de eksterludaj homoj kaj organizoj estas ĝenerale malaprobita de seriozaj rolludantoj. Tio montras manko de imagopovo, kaj imagopovo estas tio, kio faras Kantron tiel bonega. Eĉ se via rolulo ne prenas la aspektojn de la realviva persono, oni rigardos vian rolulon malpli serioze ol rolulo originale nomata.

Enluda / Eksterluda

OOC estas la etikedo plejofte uzata en la ludo por indiki ke la rolulo parolas laŭ la vidpunkto de vi, la rolludanto. La mallongigo venas el la angla Out-of-Character, kaj simple signifas ke "mi parolas eksterlude". Parolante OOC, aŭ eksterlude estas ĝenerale malaprobita, tamen oni faras tion en certaj kazoj. Se vi devas paroli OOC, estas prefere ke vi faru tiel flustrante.

Norden estas Dekstren!

La mapo videbla en la lokopaĝo klinas je 90°, do la dekstra flanko de la mapo montras la nordon. Bonvolu memori tion, kiam vi mapigas region, aŭ navigas la marojn!