Putrado kaj riparado

From Cantr II Wiki
Revision as of 19:29, 20 February 2016 by Clavellnepo (talk | contribs)

(diff) ← Older revision | Latest revision (diff) | Newer revision → (diff)
Jump to: navigation, search
Interwiki

българскиDeutschEnglishEspañolEsperantoFrançaisItalianoLietuviųLojbanNederlandsPolskaPortuguêsРусскийSuomiSvenskaTürkçe中文

Ĉiu objekto havas 10 000 poentojn da strukturo. Ĉiutage la objekto perdas iom da strukturo, ĝis finfine ĝi rompiĝos (la vikia paĝo pri la objekto diras, kiom da poentoj ĝi perdas ĉiutage). La stato de la objekto montras, kiom da strukturo ĝi ankoraŭ havas, sed tio ne influas ĝian uzeblecon. Ekzemple novega glavo funkcias same bone kiel ofte uzata glavo. Oni redonas strukturon per ripari la objekton. La vikio diras, kiom da poentoj ĝi regajnas por ĉiu horo da laboro. Kutime objektoj faritaj el malmolaj materialoj kiaj ŝtalo aŭ fero putriĝas malpli rapide ol objektoj el molaj materialoj kiaj ligno aŭ osto. Se ĉiuj 10 000 poentoj malaperis, la objekto ne plu estos uzebla.

La stata adjektivo priskribas, kiom da strukturo restas. Ili estas, laŭ boneco:

  • Novega (putrado = 0 ĝis 999)
  • Nova (1000 ĝis 1999)
  • Uzata (2000 ĝis 3999)
  • Ofte uzata (4000 ĝis 5999)
  • Malnova (6000 ĝis 7999)
  • Diseriĝanta (8000 ĝis 9999)