Lertecoj

From Cantr II Wiki
Revision as of 20:37, 3 April 2016 by Clavellnepo (talk | contribs)

(diff) ← Older revision | Latest revision (diff) | Newer revision → (diff)
Jump to: navigation, search
Interwiki

българскиDeutschEnglishEspañolEsperantoFrançaisItalianoLietuviųLojbanNederlandsPolskaPortuguêsРусскийSuomiSvenskaTürkçe中文

Ĉiuj karakteroj en Cantr havas lertecojn. Kiam via karaktero aperas, tiam kombino el la genoj de du karakteroj en tiu loko, kaj iom da hazardaj ŝanĝoj, donos la genojn de via karaktero. Tiuj genoj ne ŝanĝiĝos dum la tuta vivo de karaktero. La genoj decidas la komencajn kvalitojn de lertecoj; ili povas ŝanĝiĝi dum la vivo poste.

Laborante pri projekto, aŭ batalante aŭ ĉasante, la lertecoj aperos kun unu el sekvaj kvalitoj. De malplej ĝis plej efike: Mallerte, Novice, Efike, Lerte, Sperte. La lerteco aperas en la character description. Se ĉe projekto ne videblas lerteco, tio signifas, ke neniu lerteco estas aplikata kaj ĉiuj same lertas pri ĝi.

Fizika forto

Tiu lerteco pliiĝas ĉiam kiam vi atakas beston aŭ alian rolanton. La grando de la pliiĝo estas rekte proporcia al la forto uzata.

Konstruado

Ĝi influas faradon de konstruaĵoj, mejloŝtonoj, ktp.

Entombigado

Ĝi influas entombigadon de kadavroj.

Ĉarpentado

Uzata en multaj projektoj pri ligno.

Kolektado

Ĝi influas kiel efike vi povas kolekti aferojn kiel fukon aŭ rubusojn

Kuirado

Ĝi estas uzata kiam vi kuiras, eĉ pri miksi herbaĵojn

Fosado

De tiu ĉi lerteco dependas kiel rapide vi fosas por ŝtonoj, sablo, salo, marmoro, kaj kalkŝtono.

Borado

Ĝi influas vian rapidecon pri akiri nafton aŭ uzi borilojn.

Farmado

Ĝi influas vian rapidecon pri farmado, inkluzive dum uzado de rikoltilojn.

Batalado

Ĉi tiu lerteco pliiĝas ĉiam kiam vi atakas alian rolanton. La grando de la pliiĝo estas rekte proporcia al la forto uzata.

Kiam vi atakas alian rolanton, via povo estas influata de via sano, via laceco, via lerteco pri batalado, kaj via fizika forto.

Fiŝkaptado

Ĝi influas pri kiel rapide vi povas kapti fiŝojn.

Arbhakado

Uzata kiam vi hakas por ligno, kolektas gumon aŭ kolektas aliajn arbofruktojn.

Ĝardenado

Ĝi influas pri kiel bone vi ĝardenumas florojn kaj herbaĵojn.

Ĉasado

Tiu ĉi lerteco pliiĝas ĉiam kiam vi atakas beston. La grando de la pliiĝo estas rekte proporcia al la forto uzata.

Kiam vi atakas beston, via povo estas influata de via sano, via laceco, via lerteco pri ĉasado, kaj via fizika forto.

Fabrikado

Ĝi influas pri kiel bone vi fabrikas tiujn aferojn kiuj ne taŭgis en la aliaj kategorioj (iloj, maŝinoj, veturilojn, armiloj kaj ŝildoj). Ĝi enhavas motorojn, elektronikaĵojn, keramikaĵojn, lensojn, bukojn, kaj aliajn etajn komponantojn.

Maŝinfabrikado

Ĝi aperas kiam vi fabrikas ĉiun ajn specon de maŝino.

Ilofabrikado

Uzata kiam vi fabrikas kaj/aŭ riparas ilojn.

Veturilfabrikado

Uzata dum konstruado de surteraj veturiloj. (Category: Land Vehicles)

Armilfabrikado

Uzata dum fabrikado kaj riparado de armiloj kaj ŝildoj.

Minado

De ĝi dependas kiel rapide vi prenas metalojn (ekz: hematiton) kaj dispremas ilin.

Rafinado

Tio influas vian lertecon pri rafini ercojn.

Ŝipkonstruado

Uzata por konstrui ŝipojn kaj boatojn, kaj aliajn verturilojn uzatajn sur akvo (Category: Water Vehicles)

Fandado

Ĝi influas vian kapablecon pri fandi kaj elfandi kelkajn metalojn (ekz. bronzon).

Tajlorado

Ĝi influas faradon de vestaĵoj, inkluzive pretigadon de ŝtofo.

Promenado

Ankoraŭ ne preta