Kantra stabo

From Cantr II Wiki
Jump to: navigation, search
Interwiki

българскиDeutschEnglishEspañolEsperantoFrançaisItalianoLietuviųLojbanNederlandsPolskaPortuguêsРусскийSuomiSvenskaTürkçe中文

(Cantr Staff) [en]
(Ĉefpaĝo)

Kantron regas granda grupo de homoj, kiuj ĉiuj memvole dediĉas sian tempon fari tiun ludon tiel interesa kaj agrabla kiel eble. Sub la politika gvidado de la Ludadministra Konsilantaro [en] kaj la ĉiutaga estrado de la Ludadministra Estraro [en], malsamaj fakoj koncentras sin pri malsamaj aspektoj de la regado de la ludo.

La Fako pri Programado [en] koncentras sin pri la disvolvado kaj bontenado de la fontokodon de Kantr. Se vi spertas iujn cimojn en la programaro, vi devus sciigi ilin uzante la Kontaktan Formularon(en) aŭ poŝti ilin en la Ĝeneralan Helpan Forumon(en).

La Fako pri Rimedoj [en]] respondecas pri la tuta industria ĉeno de la ludo. Ili desegnadas krudajn materialojn, maŝinojn, bestojn, ktp. Se vi havas ideojn pri novaj materialoj aŭ maŝinoj, aŭdigu vian sugeston en la forumo[en] pri Kantraj Sugestoj.

La Fako pri Ludantoj [en] helpas Kantroludantoj pli bone kompreni la ludon, kaj kontrolas ĉu ludantoj sekvas niajn malmultajn regulojn de la ludo.

La Fako de Merkatado [en] respondecas pri fari Kantron tiel bonkonata kiel eble en la ekstera mondo. Plejeble vi nun legas pri la ludo, dank'al ilia laboro.

La Fako pri Lingvoj [en] respondecas pri la traduko de la ludo en multajn lingvojn, pro ke neparolantoj de la angla povas ludi en sia propra lingvo. Tio ne sole estas agrable por ili, ĝi ankaŭ aldonas interesan interkulturan dimension al la ludo, ĉar ĉiuj lingvogrupoj ludas en la sama virtuala mondo.

La Fako pri Novaj Landoj [en] pasintece estis respondeca pri la kreado de novaj insuloj, kaj la aldono de bestoj, vojoj, kaj rimedoj al ili, tamen nun ĝi estas malestigata.

La Fako pri Komunikado respondecas pri la estrado kaj vigligado de la komunumo de Kantroludantoj. Ili respondecas pri la redaktado de la Cantr Webzine (Kantra Retgazet')[en] Stolen Notes (Ŝtelitaj Notoj), moderigado de la Kantra Forumo kaj la Kantra Babilejo [en] (ligilo al Ĝava aplikaĵeto). Ili ankaŭ disvolvas novajn ideojn por informadi kaj amuzadi la komunumon.

Rigardu je Cantr Departments Overview (Superrigardo de Kantraj Fakoj) en la ĉefretejo por pli aŭtoritata superrigardo de la stabo.