Kantra stabo

From Cantr II Wiki
Revision as of 03:38, 6 May 2008 by Simono (talk | contribs)

Jump to: navigation, search

(Cantr Staff) [en]
(Ĉefpaĝo)

Kantron regas granda grupo de homoj, kiuj ĉiuj memvole dediĉas sian tempon fari tiun ludon tiel interesa kaj agrabla kiel eble. Sub la politika gvidado de la Ludadministra Konsilantaro [en] kaj la ĉiutaga estrado de la Ludadministra Estraro [en], malsamaj fakoj koncentras sin pri malsamaj aspektoj de la regado de la ludo.

La Fako pri Programado [en] koncentras sin pri la disvolvado kaj bontenado de la fontokodon de Kantr. Se vi spertas iujn cimojn en la programaro, vi devus sciigi ilin uzante la Kontaktan Formularon(en) aŭ poŝti ilin en la Ĝeneralan Helpan Forumon(en).

La Fako pri Rimedoj [en]] respondecas pri la tuta industria ĉeno de la ludo. Ili desegnadas krudajn materialojn, maŝinojn, bestojn, ktp. Se vi havas ideojn pri novaj materialoj aŭ maŝinoj, aŭdigu vian sugeston en la forumo[en] pri Kantraj Sugestoj.

La Fako pri Ludantoj [en] helpas Kantroludantoj pli bone kompreni la ludon, kaj kontrolas ĉu ludantoj sekvas niajn malmultajn regulojn de la ludo.


Verko daŭrota