Enkonduko

From Cantr II Wiki
Jump to: navigation, search
Interwiki

българскиDeutschEnglishEspañolEsperantoFrançaisItalianoLietuviųLojbanNederlandsPolskaPortuguêsРусскийSuomiSvenskaTürkçe中文

reen al ĉefpaĝo

(Ĉefpaĝo)
(Game Dynamics) [en]


Bonvenon al Kantr-2. Antaŭ ol vi daŭrigos, bonvolu zorge legi la jenan tekston.

Unue, Kantr-2 plejeble estas malsimila je la plejparto de aliaj ludoj, kiujn vi jam ludis. La ideo estas, simuli la disvolvigon de socioj - rolludado estas permesata (kaj kuraĝigita); konstruado estas permesata (kaj kuraĝigita); perforto estas permesata (kaj iomete kuraĝigita, kvankam estas limigoj al ĝia uzo) - sed nenio el tiuj aĵoj estas la fina celo de la ludo. La ludo estos plej amuza se vi partoprenas tiun procezon - se vi interagas kun aliuloj ĉirkaŭantaj, kaj se vi trovas ke nenio okazas, simple faru ion!

BONVOLU NOTI: Se via ideo de bona amuzo estas lasi stakojn da kadavroj post vi, Kantr-2 ne estas la ludo por vi.

Kantr-2 estas iomete realisma mondo. La nivelo de teknologio estas stranga - eblas konstrui aŭtojn kaj radiojn en mondo kie la pinta ilo estas plejeble forkego - kaj estas nenia magio en la ludo. (Nu, se via rolulo volas ŝajnigi ke estas magio, aŭ kredi ke okazintaĵojn kaŭzis ia dio, tio estas alia afero...)

Due, la reta interfaco faras el Kantr-2 iomete malrapidan ludon. Bonvolu pacienci! Eble vi povus pasi tri aŭ kvar tagojn marŝante al proksima loko. Eble pasus unu tagon aŭ du antaŭ ol la homo, al kiu vi parolas, ensalutos kaj respondos. Eblas ke, eĉ se vi vidas 40 homoj starante en via loko kiam vi parolas, neniu estas enreta por respondi tuj!

Trie, la enludajn ekonomion kaj leĝojn entute estigas la ludantoj. La strukturo kaj programado de la ludo provizas la metodojn produkti fizikajn objektojn; kion vi faras kun tiuj objektoj ne estas (kaj ne estos) programata. Nenia socia strukturo estas programata. Neniaj reguloj aŭ leĝoj estos programata, preter kelkaj limigoj al perforto. La du devigaĵoj de la ludo estas, ke roluloj devas manĝi, kaj morto estas fina kaj porĉiama...